The Umbrellix Logo. Also a civil emblem of the Evdonia micronation. It's a transparent image with bottom-right corner stripes of red, grey white, celestial, and green.Kion Scias Mi Pri.... Computer UI philosophy/komputila uzantinteraga filozofio

Kion mi scias pri la filozofio de komputilaj uzantinterfacoj

Created Sunday 01 February 2026

FARENDA: Estas antaŭvidata ke mi tradukos la indekspaĝon.

Bonvenon al tio, kio estos fakte la unua KSMP retejeto, filocomp.trd.is, "Komputila Filozofio", fakte plejparte uzantinteraga filozofio.

Ĉi tiu paĝo originale estis verkita en la angla. Tradukoj, kiam disponeblaj, ne estas autoritataj, sed ĉiu peno estas farata por certigi ke ili povu uziĝi kvazaŭ ili estus autoritataj.

Ĉiuj rubrikoj estas hiperligitaj al si mem, kaj vi povas dekstre klaki ilin kaj elekti «kopii celon de la ligilo» (aŭ la eblon por meti hiperligilon en la eltirejon/kopi·alglu·ejon en via uzantagento) por kunhavigi ligilon al specifa rubriko.

Kio estas UI/UX?

UI/UX estas plurfaka temo, kovrante ĉion de la fizikaj aparatoj, kaj aranĝo kaj komputada kapablo, operaciumaj kernoj, tra programpruntejoj kaj programadaj lingvoj, al en tekstaj, aŭdaĵaj, kaj vidaĵaj montradoj de datumo, kaj videbla aranĝo, inkluzive la bildojn uzatajn por reprezenti aferojn kiel butonoj, kaj aldone kiel tiuj aferoj estas disdonitaj en la ekrano. Ankaŭ tuŝas tiu temo la voĉojn de tekst-voĉigiloj, tiel same, kiel, hipoteze, skribsistemojn por kaj vidigilojn («voĉigiloj» metafore) por gestolingvoj, por transformi unu videblan reprezenton en alian. Aldone ĝi estas fako pri montri datumojn kaj eblajn agojn koherece.

Vorto pri «dark patterns» de nia Mastodona amiko Thommy Webb

«Jes» kaj «Eble iam» ne estas nur malbona UI, sed manko de kompreno (aŭ respekto) pri morala agenteco. Tio laŭ la afiŝo de Thommy Webb, https://mstdn.social/@isziaui/116664559669856869 . Ni emas konkordi. Ri plue rakontas ke ria avino kovris la filmilon de sia komputilo kun glubendo.